П. Можаев Lulkanto (на языке эсперанто) La ĉielon regas stela malproksimo, Endormigas luna magi'. Dormu do trankvile, kaj nenion timu, Mi ja nokte preĝas pri vi... Dum mateno foras, kien do rapidi? Ĝuu sonĝojn dum nokt-ebri', Ja nenio mava povas vin insidi, Ĉar mi nokte preĝas pri vi... Morgaŭ post vekiĝo kaptos vin feliĉo Kaj ne trafos io ali', Venos bona tempo je la ĝojo riĉa, Ĉar mi ĉiam preĝas pri vi... Lasu do la zorgojn, flugu sonĝpilgrime, Dum ne vekis vin sun-radi'. Dormu do trankvile, kaj nenion timu, Mi ja nokte preĝas pri vi... Mi ja ĉiam preĝas pri vi... Павел Можаев - автор сборника "Через все струны" :). |